Novaj Oportunoj de Studo de Lingvo-transiro: La Angligo de Lingvaj Minoritatoj en Novanglujo. Manko de kvantaj donitajoj malhelpis la esploradon de lingvo-transiro. Kutime la cefa fonto estas naci-aj cenzoj, kiuj kutime ne sufice enketas pri la lingvo. Ankaŭ privataj enketoj ne suficas. Do, la gisnuna esplorado ne estis sufice science bazita. La sola nordamerika fonto de bonaj lingvaj donitajoj estis gis 1976 la Kanada Cenzo, kiel Castonguay montris en La monda lingvo-problemo. La fako de esploro de lingvo-transiro en Kanado lastatempe multe progresis. La diversaj faktoroj estis dokumentitaj. La utileco de la kanada informo estas tamen limigita; unuc, car en Kanado la neanglaj, nefrancaj minoritatoj estas kutime malgrandaj, kaj due, la kanadaj demandoj apartigas personojn, kiuj jes au ne transiras lingve, sed ne distingas stupojn au grad-ojn de transiro au reteno. Kaj la Montreala situacio estas unika; necesas alilokaj esploroj. Nun prezentas sin la materialo de la Usona Cenzoburoo, 1976. Gi sufice ampleksas, tie], ke eblas laŭ-stata interpretado. La donitajoj permesas pli detalan prijugon, ol ce la kanada cenzo. Ciuj respond-antoj raportas sia(j)n kutima(j)n endoma(j)n lingvo(j)n, sian gepatran lingvon, kaj sia(j)n kutima(j)n persona(j)n lingvo(j)n. Ce personoj, kiuj raportis duan lingvon, kvin kromaj demandoj certigis lagradon kaj tipon de ilia anglalingva lingvouzo. Krome, oni povas kompari tiujn donitajojn kun diversaj sociaj, kulturaj kaj ekonomiaj detaloj. Ni tiel ilustras, specimene, la strukturon de la lingvo-transiro en Novanglujo (la ses ekstreme nordorientaj usonaj statoj). En 1970, la cenzo provizis ian informon pri la denaskaj franclingvanoj en la novanglujaj statoj, sed poste, la demandoj estis pligustigitaj. Problemo estas, ke la Cenzoburoo ne akceptis la sinidentigon kiel 'kanada'. Tamen, la novanglujaj franclingvanoj tre of te nomas sin 'kanadanoj', do ni devas plimultigi ilian versajnan nombron. Eĉ tio versajne estas nesufica, car plene anglalingvigita persono ofte ne raportas sian denaskan franclingvecon. En multaj hejmoj de franclingvaj etnanoj, la angla estis la kutima lingvo jam dum ilia infaneco; eble ili iom aŭdis la francan, sed margene. La angligo antaŭ la vivtempo de la nuna generacio nomigas la 'historia angligo', indikita en Tabelo 2. Fn la plej norda stato el la ses, Maine, 30 % da franclingvanoj retenas la francan kiel regantan lingvon: en la plej suda, nur 5 %. Nur tiuj personoj kapablas produkti franclingvajn infanojn. Cie krom en Maine, pli ol 40% forlasis la ciutagan uzon de la franca. La dulingveco, kun reganta angla lingvo, montrigas esti transira fenomeno. La juna generacio ciam pli estas nur anglalingva. Jam ne plu trovigas sufice da franclingvaj infanoj, kiuj permesus detalan analizon. La lingvo-transiro varias laŭ lingvo-grupo. La italoj pli grandskale angligis, ol la franclingvanoj. Male, la portugaloj malpli, ol la francoj. Finfine, la hispanlingvanoj pleje rezistas al la anglalingvigo. Preskaŭ 30% de la portugaloj "ne ofte" parolas angle, kaj pli ol 40% havas hejmon, kie la portugala regas. Trovigas relative multaj portugallingvaj infanoj, en hejmoj, kie la portugala regas. La konkludo estas, ke la usona cenzo provizas utilajn informojn, kiuj permesas la taksadon de pluraj eksterlingvaj faktoroj. La lingvo-transiro ne dependas nur de la dato de la alveno de la koncerna etno en Novanglujo. La klarigo devas esti pli interesa el teoria vidpunkto. Ekzemple, la sinteno al lingvo, la koncepto de la gusta rolo de lingvo, eble gravas. Sajnas, ke la hispanlingvanoj taksas la hispanan kontinente valora, amerika lingvo. La cenzo ankaŭ informas nin pri la strukturo de hejmoj, de familioj. La kutimoj pri geedziĝo gravas; kiagrade oni edzigas al samlingva persono, tio varias de etno al etno.Pionira csplorado de la dulingveco okazis en la unika situacio de Montrealo: nun, la usona cenzo permesos pli vastan esploradon, en preskau ciuj usonaj statoj. Kaj gi sugestas esplorojn ankaŭ ekster Nordameriko.